Paul Delvaux

Paul Delvaux
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1897 (1897-09-23)
en Huy
Morto 20-an de julio 1994 (1994-07-20) (96-jaraĝa)
en Veurne
Tombo Veurne Communal Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Brusela Reĝa Akademio de Belaj Artoj Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
gravuristo
watercolorist (en) Traduki
skulptisto
murpentristo
gravuristo
desegnisto
grafikartisto
ilustristo
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Paul DELVAUX, prononcu pol delvó: (* la 23-an de septembro 1897 en Wanze apud Huy; † la 20-an de julio 1994 en Veurne, okcidenta Flandrio, Belgio). Li estis belga post-impresionisma, ekspresionisma kaj fine iel superrealisma[1] pentristo. Li fariĝis mondfama pentristo pro lia ikonografio en kiu centraj revenantaj motivoj estas skeletoj, trajnoj kaj virinaj korpoj en pentraĵoj en kiuj regas silento[2]. Li ankaŭ faris literaturajn ilustraĵojn por la tekstoj de Frans Hellens, Paul Eluard kaj Jacques Meuris[3]. En la aĝo de 90 li blindiĝis, sed daŭrigis pentri el la memoro de manoj kaj la cerbo.

  1. Pro la strangaj reprezentoj en realisma stilo, Delvaux estas klasifikita kiel belga superrealisto, etikedo sub kiu li mem ne sentis sin komforte, ĉar li mem ne konsideris sin en la skola senco kiel apartenanta al la 'surrealisma skolo', en; Rombaut, Marc (1990). Paul Delvaux, p. 14, New York: Rizzoli. ISBN 0-8478-1201-4
  2. (nederlanda) filmo Paul Delvaux, ArtTube Arkivigite je 2018-01-06 per la retarkivo Wayback Machine, NOS & Nederlands Instituut voor Beeld en Geluid, Muzeo Boijmans Van Beuningen, montras kelkajn reprezentajn artaĵojn okaze de superrigarda ekspozicio en Nederlando.
  3. (fr) Une année Delvaux célébrée sur les terres natales du peintre surréaliste Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine, RTBF, Belga News, la 15-an de septembro 2017, alirite la 18-an de oktobro 2019

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy